Arun Manilal Gandhi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Arun Manilal Gandhi | ||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1934 en Durbano | |
Morto | 2-an de majo 2023 (89-jaraĝa) en Kolhapur | |
Religio | hinduismo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Barato (1947–2023) Brita Hindio (1934–1947) Usono vd | |
Familio | ||
Patro | Manilal Gandhi vd | |
Gefratoj | Ela Gandhi (en) vd | |
Edz(in)o | Sunanda Gandhi (en) (1957–2007) vd | |
Infanoj | Tushar Gandhi (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo politikisto verkisto de porinfana literaturo ĵurnalisto verkisto politika aktivisto vd | |
Laborkampo | Civita engaĝiĝo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Arun Manilal Gandhi (naskiĝis en 1934 en Sud-Afriko - 2-an de majo 2023) estis barata-usona socipolitika aktivulo. Li estas la kvina nepo de la renoma pacaktivulo Mahatmo Gandhi. Arun Manial Gandhi estas emerita ĵurnalisto, kiu laboris por la Times of India dum 30 jaroj. Li estas senlaca aktivulo pri paco, konfliktosolvado kaj rajtoj de enkarceruloj[1].
Li konsideras sin mem hinduo esprimante universalismajn vidpunktojn[2].
Arun Gandhi proksime kunlaboris kun kristanaj pastroj kaj liaj filozofiaj ideoj estas forte influitaj de budaismaj, hinduaj, islamaj kaj kristanaj ideoj.
En 2003 Arun Gandhi estis unu el la subskribintoj de Humanismo kaj Ties Aspiroj (Humanista Manifesta III)[3].
En 1996, li kunfondis la Season for Nonviolence (Sezono por Senperforto) kiel ĉiujara festado de la filozofioj kaj vivoj de Mohandas Gandhi kaj Martin Luther King [4][5]. Li ankaŭ fondis la Gandhi Tutmondan Edukan Centron[6]. Depost 2016 li loĝas en Novjorko[7].
Gandhi faris multajn prelegojn pri neperforto en multaj landoj. Dum sia rondvojaĝo al Israelo, li instigis la palestinanojn rezisti israelan okupadon pace por certigi sian liberecon. En aŭgusto 2004, Gandhi proponis al la palestina parlamento pacan marŝon de 50 000 rifuĝintoj trans la rivero Jordano por reveni al sia hejmo, kaj diris, ke parlamentanoj devas konduki la vojon. Gandhi ankaŭ asertis, ke la sorto de palestinanoj estas dekoble pli malbona ol tiu de nigruloj estis dum la sudafrika apartismo. Li demandis: "Kio okazos? Eble la israela armeo mortpafos kaj mortigos plurajn. Ili eble mortigos 100. Ili eble mortigos 200 virojn, virinojn kaj infanojn. Kaj tio ŝokus la mondon. La mondo leviĝos kaj diros, 'Kio okazas?'[8]
Li verkis libron kiun oni jam tradukis en almenaŭ 30 lingvoj: "The Gift of Anger: And Other Lessons From My Grandfather Mahatma Gandhi" (La donaco de kolero kaj aliaj lecionoj de mia avo Mahatmo Gandhi).
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search